Recenzoj

Admirinda homo – libro pri la soveta interlingvisto E. A. Bokarjov

Aperis en:
Esperanto aktuell 29 (2010)3, p. 23.

Antonina Bokarjova (2010): Sciencisto, Esperantisto, Patro: Eŭgeno Bokarjov. Redaktis Viktor Aroloviĉ. Moskvo: Impeto, kun fotoj, 143 p., ISBN 978-5-7161-0207-1.

Sciencisto, Esperantisto, Patro: Eŭgeno BokarjovEstas bela gesto, se filino skribas pri sia patro. Tion perfekte faris Antonina Bokarjova, filino de la konata soveta lingvisto, interlingvisto kaj esperantisto Jevgenij Aleksejevič Bokarëv (prononc. Bokarjov), kiu vivis de 1904-1971. La libro aperis okaze de la 105-a datreveno de la naskiĝo de Bokarjov. En ĝi la filino informas pri la devenfamilio de la lingvisto el la kaŭkaza regiono (Dagestano), lia familio, profesia kariero dum la dudekaj/tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, la milita periodo kaj fine pri lia agado en Moskvo, kie en la Instituto de Lingvoscienco de la Akademio de Sciencoj de USSR prof. Bokarjov estis ĉefo de la sekcio pri kaŭkazaj (dagestanaj) lingvoj kaj dum kelkaj jaroj vic-direktoro de la instituto.
Aparte ampleksan ĉapitron ŝi dediĉas al la rolo, kiun ŝia patro ludis en la Esperanto-movado. La libro krome entenas (p. 51-130) kvin esperantigitajn studojn de E. A. Bokarjov pri interlingvistikaj temoj, originale verkitajn en la rusa (tradukis Viktor Aroloviĉ kaj Ivan Sarafov), tri tekstojn originale verkitajn en Esperanto kaj la solan beletran tradukaĵon de li, t.e. teksto de la tolstojano Vsevolod Garŝin (1855-1888). Sekvas nekrologoj de Nina Sulje kaj Aleksandr D. Duliĉenko, krome tre bela omaĝa poemo de Aleksandro Logvin kaj eta literaturlisto.

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj: filmaj kaj intertekstaj fragmentoj en la romano de Rubem Fonseca

Cristian Verardi
Kun adapto de Rogério Ferreira

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensojLa komenca alineo de la romano “Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj” per malmultaj vortoj ne nur difinas la fizikan kaj emocian nestabilecon de la ĉefa rolulo, sed ankaŭ perfekte resumas la tutan verkaron de Rubem Fonseca. Rakontante kun sia karakteriza krudeco “Mi vekiĝis provante despere alkroĉiĝi al io, ĉio giris ĉirkaŭe, dum mi falis senbride en abismon senfundan”, la aŭtoro memorigas nin ke lia tuta verkaro konsistas en la renkonto de la homo kun siaj abismoj.
Naskite en Minas Gerais, Brazilo, Rubem Fonseca spertiĝis fronti la abismojn de la homa naturo. Diplomita pri juro, jam en la kvindekaj jaroj li ekis policistan karieron kiam li aktivis kiel komisaro dum ok jaroj. Dum sia policista servado li specialiĝis pri krimpsikologio kaj renkontis malhonorajn situaciojn, en kiuj la plej fia flanko de la homo riveliĝis sena je ajna pudoro. Tiu sperto profunde markis lian literaturan karieron kaj speguliĝas en dekoj de liaj roluloj. Multaj el liaj ĉefaj roluloj estas policestroj, krimadvokatoj, privataj detektivoj, komisaroj kaj eĉ verkistoj. Fonseca kreis veran galerion da antiherooj, plenan de brutalaj viroj, diaj virinoj, anonimaj estuloj. Viroj kaj virinoj promenas tra rakontoj, romanoj kaj filmaj scenaroj, sen ia ajn morala juĝo, logataj de kontraŭleĝaj aktivadoj, implikitaj en ekzistaj krizoj kaj prizonuloj de latenta nihilismo. Liaj figuroj estas portretataj per kruda rakontado, kun brutala tono kaj policeskaj aspektoj. Ili agas laŭ sia naturo, en sinteza lingvaĵo, en kiu la aŭtoro novigas kaj sintakse kaj stile.

SONETO DE PROFETO KAJ POR ĈIUJ JUĜISTO

Sonet
Arosev, Grigorij. Сонет. Sonet'. – Moskvo: Impeto, 1998, 64 p., il.
Grigorij Arosev (al iuj pli konata kiel Parolema Griŝo) aperis kaj formiĝis kiel esperantisto kaj poeto antaŭ miaj okuloj – tial por mi estas speciale interese recenzi lian unuan presitan poemkolekton. Iama diboĉema bubo maturiĝis kaj serioziĝis; nun la publiko ricevis lukse eldonitan libreton en du lingvoj – Esperanto kaj la rusa.
En ĉiu el la prefacoj la aŭtoro petas ne juĝi lin tro severe kaj bedaŭras pri legantoj kiuj komprenas nur unu lingvon el la du. Vere, la plej brila ero, kerno de la libro doninta al ĝi la titolon, estas Сонет/Sonet', en kiu alternas linioj en du lingvoj, interplektitaj virtuoze kaj brile. Nur unu versaĵo troviĝas en ambaŭ lingvoj, finante la partojn – Un grand terminé; la cetera enhavo de la partoj tute diversas. Diversas ankaŭ la temoj (fakte, tamen, ĉeestas kutima lirika sortimento) kaj la nivelo...
Kelkaj versaĵoj estas vere majstraj. En Foriro de l' januaro ŝtorma vetero interplektiĝas kun morna humoro de la aŭtoro:
Fin' de l' januar'. Malrekte
trafas kugloj kontraŭ vangoj.
Vent' brutala. Primavera.
Acidiga. Kaj infera...

Inter lundo kaj sabato

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij. Lundo ekas sabate / Tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn. — Moskvo: Impeto, 2005. — 232 paĝoj.

Jen mi — en la voj'
inter lundo kaj merkredo.
M.Bronŝtejn, “Fabeleto pri fidelo”

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensojFratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas rekonataj inter la plej gravaj kaj ŝatataj aŭtoroj de ruslingva fikcia literaturo. Moskva eldonejo Impeto ekde 1992 aperigis kelkajn iliajn librojn en Esperanto (bedaŭrinde, ne ĉiam altnivele tradukitajn kaj redaktitajn — vidu la recenzojn de Aleksej Birjulin en La Ondo 1995: 3-4 kaj 1997: 5; progreso tiurilate dume ne senteblas, kiel vi tuj vidos). La elekto de konkretaj verkoj ofte ŝajnas hazarda — tamen fine aperis la verko, kiu ne similas la ceterajn kaj miaopinie pleje meritas atenton.

ĈASISTOJ DE ĈIELARKOJ

NarkloSiatempe mondkonata esperantisto Tibor Sekelj verkis novelon „Kolektanto de ĉielarkoj“. Originala esperanta libro „Ŝipeto Narklo“ memorigis min tian Sekeljan rakonton – novmaniere. Vera fabelo. Nova. Preparita por 3D prezento. Surprize simpla kaj bela.

Ruseska realismo

GoblinskSe stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.
Randurben altelefonas esperantista ambasadoro, fizike aperas sameksterlanda, dike kalva verkisto. Rusigado de liaj paroloj postulas ŝviton, kaj vodkon sen postmanĝo. Sentineloj de azilo afablas, sed spiningaj fiŝkaptistoj trafitaj de centprocenta alkoholo apenaŭ ne falas kaj tute ne memorfiksas gravaĵojn.

KOLOSA LABORO

La Moskva eldonejo “Impeto” eldonis novan eron en la serio “Familia biblioteko”. Tio estas “Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj”, M.: Impeto, 2008, 240 paĝoj, ISBN 978-5-7161-091-3.
Kompilis tiun libron Nikolao Gudskov, kiu estas biologo laŭ profesia klero. La du ĉefokupoj, du sindediĉoj feliĉe koincidis en ĉi-libro; kaj jen antaŭ ni altnivele verkita scienc-populara libro, en perfekta Esperanto liveranta perfekte aŭtentajn sciojn pri ĉ. 50 specioj de diversaj mamuloj, de katoj ĝis kojpoj, de pinglomusoj ĝis elefantoj.

Esperanto-movado: fragmentoj de la historio

Esperanto-movado: fragmentoj de la historio. O.Krasnikov: Historio de Sevetrespublikara Esperantista Unio; D.Blanke: Historio de Laborista Esperanto-Movado (IPE, EKRELO, Esperanto kaj socialismo). Moskvo: “Impeto”, 2008, 216 p., ilustrita. Eldonlvanto 400 ekz.

La moskva E-eldonejo «Impeto» eldonis novan ruslingvan libron, kiu estas kolekto de artikoloj el la historio de la Esperanto-movado.

Pri “Esperanto kaj Vivo” de V.V. Samodaj

Min pardonu pro l’ verva insisto
Aŭ la plej bondezira persvad’:
Jena libro de l’ Esperantisto
Vere indas je nepra legad’.

Kavojn, montojn, abismojn alfrontas
Ĉio strebe al granda renom’.
“Esperanto kaj Vivo” rakontas
Pri la lingvo, la tempo, la hom’.

Kiom luktas dumvoje kaj spertas
La aŭtor’ kaj la lingvo sen ĉes’!
“Esperanto kaj Vivo” avertas
Pri bataloj por venka sukces’.

Dokumentoj brulige atestas
Dornan vojon “tra densa mallum’ ”.
“Esperanto kaj Vivo” sugestas
Pliajn fortojn sub tondroj kaj fum’.

Se venena maljusto sufokas
Kaj kuraĝ’ estingiĝas en kor’,
“Esperanto kaj Vivo” alvokas
Ne rompiĝi pro fal’ kaj dolor’.

Landoj, urboj, impresoj, eltrovoj.
Bunte vastas la viv’ kaj la mond’.
Novaj sentoj, aspiroj kaj povoj.
Savu nin la pli verda estont’!

Por ĝin krei honoran motivon
Oni trovu sen prema timid’.
Esperanto sanigu la vivon,
Kaj la vivo ĝin uzu en fid’.

Klara Ilutoviĉ

Abonrilatu enhavo