Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj: filmaj kaj intertekstaj fragmentoj en la romano de Rubem Fonseca

Cristian Verardi
Kun adapto de Rogério Ferreira

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensojLa komenca alineo de la romano “Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj” per malmultaj vortoj ne nur difinas la fizikan kaj emocian nestabilecon de la ĉefa rolulo, sed ankaŭ perfekte resumas la tutan verkaron de Rubem Fonseca. Rakontante kun sia karakteriza krudeco “Mi vekiĝis provante despere alkroĉiĝi al io, ĉio giris ĉirkaŭe, dum mi falis senbride en abismon senfundan”, la aŭtoro memorigas nin ke lia tuta verkaro konsistas en la renkonto de la homo kun siaj abismoj.
Naskite en Minas Gerais, Brazilo, Rubem Fonseca spertiĝis fronti la abismojn de la homa naturo. Diplomita pri juro, jam en la kvindekaj jaroj li ekis policistan karieron kiam li aktivis kiel komisaro dum ok jaroj. Dum sia policista servado li specialiĝis pri krimpsikologio kaj renkontis malhonorajn situaciojn, en kiuj la plej fia flanko de la homo riveliĝis sena je ajna pudoro. Tiu sperto profunde markis lian literaturan karieron kaj speguliĝas en dekoj de liaj roluloj. Multaj el liaj ĉefaj roluloj estas policestroj, krimadvokatoj, privataj detektivoj, komisaroj kaj eĉ verkistoj. Fonseca kreis veran galerion da antiherooj, plenan de brutalaj viroj, diaj virinoj, anonimaj estuloj. Viroj kaj virinoj promenas tra rakontoj, romanoj kaj filmaj scenaroj, sen ia ajn morala juĝo, logataj de kontraŭleĝaj aktivadoj, implikitaj en ekzistaj krizoj kaj prizonuloj de latenta nihilismo. Liaj figuroj estas portretataj per kruda rakontado, kun brutala tono kaj policeskaj aspektoj. Ili agas laŭ sia naturo, en sinteza lingvaĵo, en kiu la aŭtoro novigas kaj sintakse kaj stile.
“Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj” estas pasiplena deklaro de aŭtoro dividita inter du grandaj amoj, la kino kaj la literaturo. Ĝia teksto, farĉita per literaturaj kaj filmaj referencoj, de la akademia ĝis la popa, influiĝis de gamo da teorioj poststrukturismaj, kiuj ekfloris en la lastaj jardekoj el la dudeka jarcento.
Iu kinreĝisoro subite vidas sin envolvita en kompleksa kaj implika intrigo, garnita per mortoj, ŝteloj de diamantoj, memkono kaj beletraj kaj filmaj obsedoj. La historio rakontas pri halucina serĉado de homo al plena ekzistsenco, ia freneza odiseado en kiu la paseo devas esti forgesita, vundoj kuracitaj kaj la mondo komprenita, eĉ se por tio li bezonas descendi inferen por havigi al si respondojn, kiuj probable neniam kontentigos liajn dubojn. En tiu tumulta vojaĝo li devas batali kontraŭ la ambigueco de sia karaktero kaj la konsekvencoj de siaj agoj.
La ĉefa figuro sumiĝas al la vasta galerio de anonimuloj kreitaj de la aŭtoro. Lia identeco neniam estas eksplicite citata, li prezentatas al la leganto en nepreciza maniero, kvazaŭ li estus tiel ordinara tipo ke prezenti lin estus redunde. Li estas identigita nur kiel konata kinreĝisoro, laŭdata pro lia longdaŭra filmo “La Sankta Milito”. La intrigo sekvas du centrajn liniojn, kiuj kuras paralele kaj rompas la ŝajnan normalecon ĉiutagan de la rolulo. Unu el la linioj prezentiĝas tuj en la unuaj paĝoj, kiam la rolulo, transloĝiĝinte al alia apartamento por provi forgesi freŝan tragedion, donas rifuĝon al nekonatino nomata Angélica Maldonado. Ŝi tranoktas en lia hejmo kaj foriras ĉe mateniĝo, lasante suspektindan paketon kun bileto, ke ŝi revenos kunpreni ĝin. Kelkajn tagojn poste la reĝisoro vidas en teleĵurnalo informon pri la morto de Angélica kaj decidas malfermi la paketon kiu, li malkovras, entenas plurajn gemojn. Subite li troviĝas kun alta monsumo en la manoj kaj implikita kun kontraŭbandistoj de altvaloraj ŝtonoj kiuj ekpersekutas lin.
La dua embarasa linio elvolviĝas kiam germana produktoro nomata Plessner invitas lin filmi en Germanio adapton de la libro “Ruĝa Kavalerio”, de la rusa verkisto Isaak Babel. La reĝisoro profitas la oportunon por forlasi la landon kaj fuĝi de la kontrabandistoj, sed li fine kaptiĝas de alia danĝera intrigo.
La romano estas granda puzlo, en kiu Fonseca deklaras sian amon al la kino kaj al la literaturo, en interna ekzerco de intertekstoj. La verko similas al “noir-filmoj” el la kvardekaj jaroj, ĉefe “La Malta Falko” (The Maltese Falcon/1941), de John Huston, en kiu la detektivo ludata de Humphrey Bogart implikiĝas kun kontrabandistoj de gemoj. Tiu aludo ankaŭ ĉeestas en la kostumo de unu el la mavuloj de la rakonto, kiu ade portas surtuton (akcesoraĵo tipa en la universo de la “noir-filmoj”), eĉ en la varma vetero de Rio-de-Ĵanejro. Fonseca ankaŭ referencas al la “pulp-libroj” de Raymond Chandler, plenaj de “femmes fatales” kaj ambiguaj figuroj. Ankaŭ sennombras la referencoj al verkoj de la angla reĝisoro Alfred Hitchcock. En iu momento de la intrigo, Fonseca faras eksplicitan omaĝon al la filmo “Nord-Nordokcidento” (North by Northwest/1959). La kinisto kaj unu el liaj koramikinoj kaŭzas konfuzon en restoracio por veki la atenton de la polico kaj forkuri de la mavuloj, la sama metodo utiligata en la filmo far la aktoro Cary Grant, kun la diferenco ke en la filmo la sceno havas lokon en aŭkciejo.
La kina vejno de Fonseca, kiu verkis filmorecenzojn en la 1960aj jaroj, pulsas ĉiun momenton kun citaĵoj kaj referencoj al lertaj reĝisoroj kiaj Orson Welles, Max Ophüls, Stanley Kubrick, Ingmar Bergman, Win Wenders, Rainer Fassbinder, inter aliaj. En iu momento, dum speco de konfeso kaj ekzerco pri metalingvo, Fonseca parolas tra la rolulo Plessner: “Poka mono, en kino, ĉiam signifas multan monon. Ĉu vi ne envias la verkistojn? Por krei libron, ili konsumas nur paperon kaj tempon, ĉiuj roluloj laboras senpage, ili faras aferojn, kiujn kinaktoroj ne scius aŭ rifuzus fari. Ili produktas la plej kostajn scenojn, nenion elspezante, krom vortoj.” Fonseca havas plurajn disvolvitajn filmoscenarojn kaj kelkajn projektojn en tirkesto, ĝuste pro la financa aspekto.
La kurioza obsedo de la ĉefa figuro pri la verkaro de Isaac Babel kontrastas kun lia filmama flanko, ĝi signas lian pasion al la literaturo, al la vorto, al la defio de la verkado opone al la moviĝanta bildo. Kiel verkisto Babel strebis al la koncizeco, al la ekzakta termino, sen ornamoj aŭ nenecesaj vortoj. Li ne estis radikala formalisto, sed ŝatis vortoŝparon serĉe al ekvilibro inter liriko kaj ironio, samkiel la figuro de Fonseca, kiu ankaŭ serĉas super ĉio ekvilibron al sia kapturna vivo.
La flankaj figuroj de la verko pendas inter la sublima kaj la groteska, eĉ donante surrealismajn aspektojn al la romano, kiel Alcobaça, kiu suferas strangan malsanon; Áureo de Negromonte, dekadenca karnavalisto; Liliana, unu lia koramikino kiu montras kompleksan erudicion spite sian junaĝon; Boris Gurian, fantasta rolulo, judo postvivinta la holokaŭston, alkoholulo, kun tuta vivo dediĉita al la libroj; José, frato de la protagonisto, televida pastoro, plena de ambicio kaj veneno; Maŭrício, amiko detempe de la infanaĝo; kaj fine Ruth, la iama edzino kiu riveliĝas iompostiome, per fulmaj retrorigardoj kaj rapidaj intermetoj.
La granda atuto de la verko estas esplori kaj superi la eblaĵojn de krimromano, en ekzerco farĉita per intertekstoj, kiu ĵetas nin en mondon kie ni renkontas nin mem sen antaŭjuĝoj, kun la ordinaraj distordoj de la homa karaktero (avidemo, individuismo, sadismo), finfine, mondo plena de “Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj”.

Videblas, ke la recenzo estas

Videblas, ke la recenzo estas verkita de profesiulo.