Pri “Esperanto kaj Vivo” de V.V. Samodaj

Min pardonu pro l’ verva insisto
Aŭ la plej bondezira persvad’:
Jena libro de l’ Esperantisto
Vere indas je nepra legad’.

Kavojn, montojn, abismojn alfrontas
Ĉio strebe al granda renom’.
“Esperanto kaj Vivo” rakontas
Pri la lingvo, la tempo, la hom’.

Kiom luktas dumvoje kaj spertas
La aŭtor’ kaj la lingvo sen ĉes’!
“Esperanto kaj Vivo” avertas
Pri bataloj por venka sukces’.

Dokumentoj brulige atestas
Dornan vojon “tra densa mallum’ ”.
“Esperanto kaj Vivo” sugestas
Pliajn fortojn sub tondroj kaj fum’.

Se venena maljusto sufokas
Kaj kuraĝ’ estingiĝas en kor’,
“Esperanto kaj Vivo” alvokas
Ne rompiĝi pro fal’ kaj dolor’.

Landoj, urboj, impresoj, eltrovoj.
Bunte vastas la viv’ kaj la mond’.
Novaj sentoj, aspiroj kaj povoj.
Savu nin la pli verda estont’!

Por ĝin krei honoran motivon
Oni trovu sen prema timid’.
Esperanto sanigu la vivon,
Kaj la vivo ĝin uzu en fid’.

Klara Ilutoviĉ

Neordinara. Mi unuafoje vidis

Neordinara. Mi unuafoje vidis tian recenzon. Havas mian vocxon.

Tio estas la unua recenzo en

Tio estas la unua bona recenzo en la poema formo, kiun mi vidis. :)

Klara verkis kelkajn

Klara verkis kelkajn versformajn recenzojn pri diversaj libroj, mi konas minimume tri...