Inter lundo kaj sabato

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij. Lundo ekas sabate / Tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn. — Moskvo: Impeto, 2005. — 232 paĝoj.

Jen mi — en la voj'
inter lundo kaj merkredo.
M.Bronŝtejn, “Fabeleto pri fidelo”

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensojFratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas rekonataj inter la plej gravaj kaj ŝatataj aŭtoroj de ruslingva fikcia literaturo. Moskva eldonejo Impeto ekde 1992 aperigis kelkajn iliajn librojn en Esperanto (bedaŭrinde, ne ĉiam altnivele tradukitajn kaj redaktitajn — vidu la recenzojn de Aleksej Birjulin en La Ondo 1995: 3-4 kaj 1997: 5; progreso tiurilate dume ne senteblas, kiel vi tuj vidos). La elekto de konkretaj verkoj ofte ŝajnas hazarda — tamen fine aperis la verko, kiu ne similas la ceterajn kaj miaopinie pleje meritas atenton.

Lundo ekas sabate estas la libro de sia epoko. Ĝi estis verkita komence de 1960aj jaroj, en la “ora” tempo por scienco en Sovetunio. Ĵus aperis kosmoŝipoj kaj nukleoenergiaj centraloj, la povoj kaj perspektivoj de scienco ŝajnis senlimaj, estis “fizikistoj respektataj, lirikistoj neglektataj” (laŭ populara poemo de Boris Sluckij). Gejunulojn logis laboro en sciencaj institutoj eĉ malgraŭ tre modesta salajro, kaj se la temo estis sekreta — do apartenanta al plej avangardaj esploroj — estis des pli interese. Oni pretis labori dum vesperoj kaj noktoj, dum dimanĉoj kaj festoj — nur pro inspiro, kaj la librotitolo esprimas la vivprincipon de la junaj entuziasmuloj.

Pluraj tiamaj libroj kaj filmoj respegulas ĉi etoson, sed tre malmultaj el ili restas aktualaj, memorataj kaj ŝatataj ĝis nun.

Laŭamplekse Lundo ekas sabate povus esti romano, sed en ĝi forestas amhistorio, eĉ virinoj preskaŭ tute ne rolas. Nur en ironia postparolo ni legas, ke unu el la protagonistoj ĝuste tiutempe estis divorcanta kaj plananta trian edziĝon (pĝ. 227). Nu, laŭ populara tiam kanto, “hodiaŭ gravas ne personaĵoj, sed raportoj de labortago!” Amromanoj multas kaj pli-malpli similas unu la aliajn, sed nia libro estas unika.

Ni vidas ĉion per la okuloj de juna programisto Aleksandr Privalov, rakontanta epizodojn el sia vivo kaj laboro en sciencesplora instituto de… magio. Estas bona metodo por esplori kaj montri problemojn tipajn por ĉiu tempo, ĉiu scienca branĉo kaj ĉiu kolektivo de esploristoj, sen “ofendi” iun konkretan. (“Sed pri kio vi okupiĝas?” — mi demandis. “Samkiel la tuta scienco, — diris la kurbnazulo. — Pri feliĉo homa.” — pĝ. 9)

Ni vidas tute diversajn homajn karakterojn: jen junaj buboj, kiuj preferas, eĉ spite malpermeson, labori anstataŭ festi dum novjara nokto. Jen ĉarlatano-profesoro, ŝajniganta sin elstare grava — ĉiuj liaj laboroj fiaskas (“poste iĝis klara, ke la memvestaj botoj kostas pli ol motorciklo kaj timas polvon kaj humidon” — pĝ. 142), sed li lerte subtenas sian reputacion pere de bulvardaj ĵurnalistoj kaj ideologia demagogio — ĉu similaj ne prosperas en ĉiuj sciencoj? Jen malhonestaj raportistoj, brave propagandantaj dubindajn aferojn (atentu: la nocio “PR” aperis nur jardekojn poste!). Jen simple pigruloj, ĉiam serĉantaj decan pretekston por eviti laboron. Jen kurtaj mencioj pri okazaĵoj, ŝajne absurdaj, sed eble instigantaj al pensado, ekzemple: “En la fako de Eterna Juno post daŭra malsano forpasis la modelo de senmorta homo” (pĝ. 162). Drako, vampiroj, diversaj koboldoj… tamen tre similaj al ordinaraj nuntempaj homoj. Kaj ankoraŭ multo ridiga kaj pensiga. Ne necesas tro longe cerbumi, por kompari la “kadavrulon plene kontentan”, idealan modelon de universala konsumanto, kiu per siaj senĉese kreskantaj bezonoj povas pereigi la mondon (pĝ. 154-158), kun plej ordinara usonano…

La libro portas subtitolon “Novelo-fabelo por scienclaborantoj de adoleska aĝo”. Vere, ĝi estas ŝatata legaĵo por multaj scivolemuloj inter 12 kaj 25 jaroj en mia kaj sekva generacioj. Eblas diri, ke ĝi influis mondkoncepton de junularo, eĉ vokis iun en sciencon. Esprimoj el la libro eniris la parolon de junaj intelektuloj. Lundo ekas sabate estis plurfoje reeldonita, baldaŭ sekvis la daŭrigo, Fabelo pri trio, kiu ne havis similan sukceson, probable pro troa ideologieco.

La fabelo iom memorigas Alicon en Mirlando de Lewis Carroll: same rolas multaj herooj de popolaj fabeloj kaj de klasikaj libroj, konataj al ĉiu ekde infanaĝo, same humura kaj petola estas la stilo de la rakonto, kaj same profundas la enhavo malgraŭ priskribo de neeblaj okazaĵoj. 12-jarulo perceptos gajajn aventurojn, pli aĝa leganto nepre pensos pri multaj filozofiaj problemoj ligitaj kun la rakonto. Do la libro eĉ origine bezonas sufiĉe grandan komentaron (la aŭtoroj skribis tiun librofine), kaj traduki ĝin al aliaj lingvoj estas tre malfacila tasko — la tradukinto mem agnoskas tion en la prefaco kaj eĉ konfesas, ke li longe hezitis antaŭ ol eklabori; li aldonis siajn piednotojn, sed, miaopinie, necesis pliaj. Ja por kompreni ĉiujn nuancojn en la libro necesas pluraj fonaj scioj pri la rusa kulturo ĝenerale, kaj pri Sovetunio de 1960aj jaroj aparte.

Krom diversaj aludoj kaj vortludoj enestas multaj poemfragmentoj, rimitaj proverbaĵoj k.s. Ie necesis modifi la realaĵojn, ke ili iĝu kompreneblaj por alinacianoj. Mikaelo Bronŝtejn estas konata kiel poemtradukisto, do versajn pecojn li tradukis sufiĉe bone.

Pri kalemburoj li sukcesis iom malpli, sed kelkloke lerte: origina NIIĈAVO, la siglo prononcata kiel vulgara varianto de rusa vorto “nenio”, iĝis IESMASO, “Instituto Esplor-Scienca pri Magio kaj Sorĉo”, kelkaj vortludoj estas anstataŭitaj per sufiĉe adekvataj.

Iuj nomoj estas tradukitaj (Turdo, Penetrema, Kovulo), aliaj — simple transskribitaj kaj ne glositaj, do “senkoloraj” por alinaciano: Lukomorje, Kiteĵgrad; Smogulia.

Bedaŭrinde perdiĝis sukplena parolstilo de kelkaj rolantoj, imitanta antikvan rusan aŭ kancelarian parolon aŭ junularan slangon. Perdiĝis ankaŭ la aludo al biblia esprimo “vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo” (Pred 1: 2) en la titoloj de la dua kaj tria partoj.

Kelkaj frazoj kaj alineoj simple malaperis pro neklara kaŭzo.

Aliflanke, Esperanto-traduko ricevis, almenaŭ por junularaj aktivuloj, plian nuancon, ne antaŭviditan de la aŭtoroj kaj tradukinto. Atentu katon Vasilij, kiu scias amasegon da kantoj, kvankam neniun el tiuj pli ol duone (pĝ. 25–27), kaj kiu ĉiuprintempe prenas kutiman ferion por denove edziĝi (pĝ. 161)… ĉu li ne similas certan konatan poeton kaj bardon?..

Komposteraroj ne tre multas, sed agacas: “bitikoj” (butikoj, pĝ. 9), “veŝajne” (pĝ. 16), “sensofigis” (sensoifigis, pĝ. 26), “penumita” (plenumita, pĝ. 95), “megistra” (magistra, pĝ. 141), “elktra” (pĝ. 192).

Estas kelkaj kutimaj rusismoj kaj ankaŭ eraroj pro malatento, apenaŭ pardoneblaj al tiom spertaj tradukisto kaj redaktoro: “pordegoj” (pĝ. 11 k.a.) pri unu objekto, “ĥalato” (kitelo, pĝ. 35,77,139,143), “ekzilo” (mallibero, plurloke), “admoni” (parolsorĉi, pĝ. 78-81,96), “elektrona” (elektronika, plurloke), “monŝranko” (kirasŝranko, pĝ. 82, pri mono ne temas), “relativistaj” (relativismaj, pĝ. 98), “kunfandaĵoj” (alojoj, pĝ. 98), “malŝarĝoj” (malŝargoj, pĝ. 120), “altitudo” (latitudo, pĝ. 180), “metonta” (metota, pĝ. 220), “greno” (grajno, pĝ. 204, 221), “laborenspezo” (apliko de laboro, pĝ. 229) k.a. Ankaŭ — amuzaj gramatikaj fuŝoj: “…korpulentan altan viron vestitan en nigra kostumo, rebrilanta dedorse kaj faranta vastajn mastrecajn movojn” (pĝ. 66).

Iuloke la senco ŝanĝiĝis al la mala: “Ni tute ne bezonas ian ajn programiston” (pĝ. 76) — kvankam fakte oni bezonegas programiston, sed kun pluraj gravaj kondiĉoj. “…filinoj de caro (reĝo, tamen!) Danao, murdintaj lin laŭ ordono de siaj edzoj” (pĝ. 228) — kvankam ili murdis siajn edzojn laŭ ordono de sia patro Danao. Ne tuj kompreneblas “tavolligna” (laŭ PIV — krucligna, pĝ. 11), “enirĉambro” (antaŭĉambro, vestiblo, pĝ. 52–75), “taglumaj tuboj” (lumineskaj lampoj, pĝ. 97). “Ne unu” sur pĝ. 27 signifas “neniom”, sed sur pĝ. 72 — “pli ol unu”.

Multloke mankas necesa “la”. Kelkaj fremdlingvaj vortoj estas misskribitaj: “schtandartenfuhrer” (pĝ. 85). Kelkaj nomoj estas skribitaj diverse en diversaj lokoj.

Por fabelo eble ne tre gravas precizeco de terminoj — tamen atentu, ke brakicefalo tute ne egalas anacefalon (pĝ. 105), kaj la vorto “heksaklorido” en kunteksto de pĝ. 97 estas krude erara, samkiel la piednoto sur pĝ. 106. Ne necesis “riĉigi” Esperanton per piĉeskaj neglositaj “labazoj”, “opriĉnikoj”, “upero”, “uŝanko”.

Bronŝtejn en Legendoj pri SEJM rakontis pri Respondeca Sekretario de ASE. Ŝajne, la Respondeca Redaktoro de ĉi libro, Aleksandr Ŝevĉenko, havas samstilan kaj samkvalitan respondecon pri sia laboro…

La libro aspektas tradicie por la Impeto-serio de fratoj Strugackij: nigra mola kovrilo kun kolora bildo, iom tro pelmela. La pentrita aŭto ne povus roli en la novelo, ĉar tiu modelo aperis 20 jarojn pli malfrue. Ankaŭ la geavoj ŝajnas veni el iu alia fabelo…

Lundo ekas sabate estas libro valora kaj multrilate unika. Se vi scias la rusan lingvon, do (re)legu ĝin ruse. Se ne — do legu la Esperanto-tradukon, ridu kaj pensu…

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №6 (128)

Inter profaneco kaj orgojlo

1. Mi dankas vin, Valentin, por via opinio pri mia "sanktuleco" ĉe "Impeto". Konsiderante, ke "Mamutido Miĉjo" dum kvin jaroj atendis la unuan eldonon kaj ke la unua "Postnikov" entute estis eldonita diablo scias kie, mi povas akcepti tion nur kiel komplimenton. La afero estas pli simpla: mi laboras kaj dum ĉiu jaro finfaras laŭplane, foje eksterplane du-tri literaturaĵojn. Io el miaj faritaĵoj estas eldonata tuj, alio estas prokrastata porlonge aŭ ne eldonata entute - ve, ne nur en "Impeto"...
2. En la ĵurnalista kongreso (Vilno, 2008) dum la kunveno de "LF"-ŝatantoj mi iom parolis pri la arto verki recenzon. Mi ripetu ion por vi, ĉar vi ne ĉeestis. Miaopinie, honesta recenzanto,sendepende de sia persona rilato al la aŭtoro/eldonisto, devas analizi esencon de la recenzata objekto, ĝiajn fortajn kaj feblajn flankojn de la literatura vidpunkto. Se mi juĝu la recenzojn pri miaj libroj, mi opinias, ke tiakvalitaj estas, ekz., la recenzo de E.de Zilah pri "Postnikov" en "La Gazeto" aŭ tiu de Zdravko Seleŝ pri "Urbo Goblinsk". Vi, anstataŭ mediti pri literatura analizo, en CERTAJ okazoj okupiĝas pri pulserĉado, ofte senbaza (vd., ekz., pri aŭto kovrilpaĝe de "Lundo"). Mi legis kelkajn librojn el inter tiuj, kiujn vi recenzis flate, kaj(ĉar mi legas kun krajono), se mi estus verkanta recenzojn viastile, kredu min, mi listigus eĉ pli da "puloj" ol vi trovas en "Impeto"-libroj. Ĉu ni do parolu pri ambigua moralo de la recenzinto?
3. Mi vere ne ŝatus, ke la diskuto transformiĝu en disputon. Pro tio, se vi emas repliki, mi humile petas vin esti serioza kaj prudenta.Supozeble, mi diris nenion principe ofendan por vi.

Mi minusis, ĉar la

Mi minusis, ĉar la recenzanto, sendube erudicia (sed ja erudicia ne signifas talenta), estimanta sin mem, malestimas aliajn homojn.

Tio tradukeblas al normala

Tio tradukeblas al normala lingvo kiel "mi ne ŝatas, kiam oni eĉ iomete kritikas niajn librojn, des pli se temas pri Bronŝtejn, kiu en "Impeto" konsidereblas kiel sanktulo".

Necesis dekomence anonci, ke por konkurso akcepteblas nur flatoj k komplimentoj...

Temas ne pri la kritiko de

Temas ne pri la kritiko de libroj, sed pri tio, ke vi atakas homojn.
Kio rilatas al la "ŝatas kritikon aŭ malŝatas", tio estas ĉies privata afero.
Tamen la konkurso estas demokratia kaj "diafana", do iu ajn povas voĉdoni por aŭ kontraŭ iu ajn kaj povas esprimi sian opinion.

Eksterteme. Literatura recenzo ne egalas al la filologia, lingvistika ktp.
Persista serĉado de mistajpoj, eraroj, fuŝaĵoj, -ismoj ne estas celo de la literatura recenzo.
Mi eĉ ne parolas pri la nuancoj, kiuj rilatas al grafika aranĝo de la kovrilpaĝo...

Montru, kie mi atakas

Montru, kie mi atakas _homojn_, sed ne ilian fuŝlaboron.

Kaj kiam en libro svarmas diversaj eraroj - tio estas nepre mencienda manko. Ĉiuj recenzistoj tion atentas (legu 10-15 hazardajn recenzojn el OLE de Sten Johansson - kaj vi mem vidos). Sed, ĉar fuŝoj estas tipa trajto de "Impeto", neniel pliboniĝanta dum jardekoj - nature, vi ne ŝatas, kiam oni tion mencias...

Jes, demokratia konkurso. Same demokratia, kiel prezident-elekto en Rusio. Eĉ sinteno de la ĉefaj protagonistoj samas...

Nu, verŝajne vi volis diri

Nu, verŝajne vi volis diri "Same demokratia, kiel elektoj de esperantisto de la jaro"...
Ne respondu, tio estis mia fantazio.
Per tio mi finas ajnan diskuton kun vi ĉiteme kaj nenion plu komentos. Do, la esperantistoj (fakte kaj statistike tiun ĉi paĝaron vizitas esperantistoj el pluraj dekoj da landoj) povus mem prijuĝi viajn kaj miajn esprimojn, kaj ankaŭ la recenzon. Ili eĉ povas voĉdoni kaj komenti...

Vi almenaŭ povus interesiĝi -

Vi almenaŭ povus interesiĝi - kiel oni elektas e-iston de la jaro.

Ankaŭ vi povas kompare legi miajn recenzojn pri aliaj libroj:
http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/postdomrec.html
http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-ertl2.htm
http://esperanto.net/literaturo/ba/vojagkunigrecvm.html
http://www.esperanto.org/Ondo/R-carr.htm

kiu do kulpas, ke Bero, Mondial k FEL eldonas bonegajn librojn, sed "Impeto" - plejparte fuŝaĵojn? Ĉu mi?
Certe, objektiva komparo de Impeto kun aliaj eldonejoj montras mizerecon de via nivelo. Se tio al vi ne plaĉas - laboru. Kiel diras rusa proverbo, ne indas riproĉi spegulon, se la vizaĝo kurbas...

Pri e-isto de la jaro. Mi

Pri e-isto de la jaro. Mi "almenaŭ" jam antaŭe pri tio scivolis. Iu grupeto de famaj kaj plejparte estimataj de mi esperantistoj, kiujn elektis la redakcio de "Ondo" decidas kiu iĝos esperantisto de la jaro. Mirinde, sed tamen plejparte ili elektas la meritajn homojn kaj tio ne estas ŝerco! Ekz. por 2011 estis elektita homo, kiu vere estas eble la plej Granda esperantisto ĝenerale kaj mi tre estimas lin. Sed vi ja espereble mem komprenas, ke ajna demokratio ĉitie mankas. Kie okazas voĉdonadoj en kiuj partoprenas "simplaj" esperantistoj? Kie? Ĉitie vi babilaĉas kontaŭ mi, miaj gepatroj kaj kontraŭ valoraj por mi aferoj. Sed ĉu mi viŝis almenaŭ unun vian komenton? Vi voĉdonas kontraŭ kelkaj recenzoj pro "politikaj" malobjektivaj kialoj, sed mi ne forigas viajn voĉoj! Ĉu tio ne estas demokratio? Ĉu mi (kaj amaso de miaj amikoj el Esperantujo tra la tuta mondo) povas fari same dum la "elektoj de esperantisto de la jaro"??? Esperanto estas libero kaj demokratio, sed ne rimedo por ambicioj de iuj uloj! Ĉu ne?

Pri Impeto. Nu, do vi plejparton de libroj, kiujn eldonis Impeto ne havas kaj ne legis. Por kio vi tiam faraĉas tion? Via HISTERIO kontaŭ "Impeto" estas komprenebla. Foje vi eĉ diris, ke vi ne bezonas legi librojn de Impeto por kritiki ilin. Aro da esperantistoj, kiuj legas librojn, kiujn eldonis Impeto, mem taksu ilian kvaliton.

Pri viaj recenzoj. Ili estas sufiĉe malaltnivelaj, se taksi minimume vidpunkte de literatura recenzado. Krome ili suspektinde tre ofte aperadis el la sama amaskomunikilo.

Krome kaj ĝenerale kun troloj, des pli kun tiuj, kiuj malice kreas "spam-botojn" kaj voĉdonas por si mem, mi preferas kaj ne volas komuniki. Ĉu vi komprenas?

Mi tre petas vin, antaŭ ol ion respondi, vi iomete pensu. Eble vi tiam komprenus, ke via respondo ne indas.

1. Elekti e-iston de jaro

1. Elekti e-iston de jaro devas _kompetentaj_ aktivuloj. Kiel voĉdonus "simplaj e-istoj", kiuj konas nur sian prezidanton?
Vi povas konvinkiĝi, ke la proponantoj k elektantoj estas sufiĉe multnombraj, loĝas en diversaj landoj k reprezentas diversajn tendencojn. Plie, ĉiujare la organizantoj demandas - kiun ankoraŭ eblas inviti al la afero? K certe, neniam iu "premas" nin.
Vi dentogrince agnoskas, ke la elekto tamen estas justa - sed vi malamegas Korĵenkovon, kiu ja estas via sukcesa rivalo - do strebas aserti, ke ĉio venanta de li ne povas esti bona.

2. Mi ripetas: ne temas pri atakoj kontraŭ iuj personoj - nur kontraŭ fuŝa laboro. Kaj se la personoj kredas sin ideale bonaj (ĉar tutegale "ordinaraj", t.e. ne tre kleraj komencantoj aĉetados iliajn librojn nur pro kutimo aŭ "devo") - nu, ajna justa indiko de iliaj fuŝoj ŝajnos al ili "histerio".

3. Mi atente foliumas ajnan libron antaŭ aĉeto, k aĉetas nur se ĝi vere bonas. Do la fakto ke mi ne multon aĉetas de Impeto, atestas nur pri malalta nivelo de viaj libroj. Kiel oni diras, por konstati, ke la ovo putris, ne necesas formanĝi ĝin tutan...

4. Por mi sufiĉas, ke miaj recenzoj regule aperas ne nur en "La Ondo", sed ankaŭ en aliaj revuoj k almanakoj, tutmonde rekonataj. Do kun la nivelo ĉio enordas. K via opinio pri tiu nivelo - estas ne pli ol histerio (jes, ĉi-kaze vera histerio) de kaprica infano, kiu hazarde ekaŭdis, ke lia patro ne estas la plej potenca en la mondo... Do, ignorenda.
I.a. ĉu recenzoj de Kalocsay estis malatnivelaj nur pro tio, ke ili "suspektinde tre ofte aperadis el la sama amaskomunikilo" - Literatura Mondo? (k li eĉ estis ties redakciano, ho teruro!)

Do, ne difektu viajn dentojn, tro forte kunpremante dum grincado...
Cetere, ĉu iu ekster Rusio serioze atentis vian recenzo-konkurson?