Esperanto-movado: fragmentoj de la historio

Esperanto-movado: fragmentoj de la historio. O.Krasnikov: Historio de Sevetrespublikara Esperantista Unio; D.Blanke: Historio de Laborista Esperanto-Movado (IPE, EKRELO, Esperanto kaj socialismo). Moskvo: “Impeto”, 2008, 216 p., ilustrita. Eldonlvanto 400 ekz.

La moskva E-eldonejo «Impeto» eldonis novan ruslingvan libron, kiu estas kolekto de artikoloj el la historio de la Esperanto-movado.
La unua parto (Historio de Sovet-respublikara Esperantista Unio) estas frukto de dekjara laboro de kirova ne profesia historiisto Oleg Krasnikov, kiu verkis ĝin esplorinte antaŭmilitan epokon. La verko estas bazita sur informoj de la ruslingva bulteno “Internacia Lingvo” aperanta dum 1920-30-aj jaroj. Ĝis hodiaŭ ne estis bonesplorita verko en la rusa lingvo. La studo de s-ro Krasnikov forigas la mankon. La legantaro trovos multon interesan el historio de la Esperanto-movado en antaŭmilita Sovetio.
La nomo de germana profesoro Detlev Blanke estas fame konata en la scienca medio kiel fakulo pri lingvistiko kaj interlingvistiko. Detlev Blanke estas konata ankaŭ pro liaj verkoj pri Esperanto-movado. En ĉi kolekto de la artikoloj de Detlev Blanke estas prezentitaj tri esploroj interligitaj kronologie kaj laŭteme (Historio de Laborista Esperanto-Movado). En la unua parto la aŭtoro prezentas historion de la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), fondita en Berlino en aŭgusto de 1932. Enkadre de la laboragado de IPE estas prezentata la eldonagado de Eldonkooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO) fondita en Leipzig en 1930.
En la tria parto la aŭtoro analizas la atingojn de E-movado en la socialismaj landoj ĝis disfalo de la socialisma landaro.
Ĝenerale la tuta kolekto prezentas malmulte konatajn paĝojn de la lingva movado en Eŭropo dum la antaŭmilita kaj la postmilita periodoj.
La kolekto estas destenita por vastaj tavoloj de la legantoj, sciencaj laboristoj, agantoj de la arto, literaturo, gazetaro, sociologiistoj kaj historiistoj.

A.Sidorov (Sankt-Peterburgo).

(«Scienco kaj Kulturo», № 1 (75) januaro-februaro 2008, p.36.)

kaj... ĉu fino? Mi ne vidas

kaj... ĉu fino?
Mi ne vidas recenzon!