PRI LA POEMARO "VESPERE" DE MIKAELO GIŜPLING

Vespere. Nova poemaroMikaelo Giŝpling
Vespere. Nova poemaro
Impeto, 2008

La nova poemaro de Mikaelo Giŝpling allogas la legonton ekde la unua kontakto, pere de sia belega kovrilo, kiu prezentas pentraĵon de la fama rusa pentristo Isaak Levitan (1860-1900). Ne temas pri simpla ornamaĵo aǔ pri alloga komerca prezentado de libro. Tiu ĉi pentraĵo (kiu nomiĝas "Vespera sonorado") reaperas ene de la libro, en la poemserio titolita "En la arta galerio". Tie, la aǔtoro prezentas 10 pentraĵojn de Levitan, kiujn li ilustras per siaj poemoj. Plej ofte, la grafikisto estas tiu kiu ilustras poemaron kaj kreas kovrilon, enkondukantan en la etoson de la poemaro. Sed ĉi-foje la poeto estis inspirita de 10 pentraĵoj kaj ilustris ilin. Por la kovrilo, la eldonejo elektis tiun el la pentraĵoj, kiu plej bone difinus la tutan etoson de la libro. Ankaǔ la titolon de la libro bone rilatas kaj al la titolo de la kovrila pentraĵo, kaj al la anima pejzaĝo de la poeto.

Ĉar la unua impreso de leganto estas la kovrilo, kaj ĉar en tiu ĉi aparta kazo la kovrilo tiom multon signifas por la tuteca ĝuado de la libro, mi diru kelkajn vortojn pri la pentristo Isaak Levitan. Li vivis dum la tempo de Zamenhof. Li estis judo, samkiel Zamenhof. Li naskiĝis en urbeto de Litovujo, proksime de Kaǔnas, la naskiĝurbo de la edzino de Zamenhof. Li loĝis en Moskvo dum la tempo kiam Zamenhof estis studento en la Universitato de Moskvo, en la medicina fakultato. Ĉu ili hazarde renkontiĝis? Ĉu ili konis aǔ almenaǔ aǔdis unu pri la alia? Ĉu Zamenhof admiris pentraĵon de Levitan ie en Moskvo? Ĉu Levitan konis esperantiston aǔ aǔdis opiniojn pri la internacia lingvo? Ĉu li havis sian propran opinion pri ĝi? Ni ne povas scii. Kion ni ja scias, estas ke la pejzaĝoj de Levitan prezentas la tiaman Rusujon de Zamenhof, kaj la homoj kiujn ni vidas en liaj pentraĵoj estas vestitaj laǔ la tiama modo, samkiel la familio Zamenhof (tial, ili pensigas onin pri la nigraj-blankaj fotoj de la familio Zamenhof).
La poemo, kiun Giŝpling verkis ilustrante la peĵzaĝon "Vespera sonorado", estas plen-plena de melodio kaj ritmo, kun neatenditaj rimoj, ritmaj ripetoj de vortoj aǔ de sonoj en la sama verso, kreante etoson, kiu facile gluas al la memoro. Jen fragmento:

"La vespera sonorado,
Softa voĉo de trankvilo
Naĝas – bato post la bato –
Super svelta kampanilo,
Naĝas tra vesper' serena,
Super bildo bukolika,
Super branĉoj de saliko,
Super fora kampo grena…

Naĝas sonoj sonorilaj,
Naĝas petoj plenumotaj
Ĉe kupoloj ore brilaj
Al nubetoj perlamotaj."

Iusence, oni povas diri, ke la tuta poemaro de Giŝpling estas aparta koncerto de poemoj-kantoj. En ĉiu strofo oni sentas la amon de la poeto por la lingvo. Kiel majstra violonisto, kiu scipovas lertege kaj efike uzi ĉiujn eblecojn de sia amata violono, Giŝpling majstre uzas la eblecojn de la mirakla lingvo Esperanto.
La poemserio "En la arta galerio" inkluzivas kvaronon el la originalaj poemoj de la libro. Tio tute ne signifas, ke bunteco de koloroj kaj formoj mankas al aliaj poemoj. Kontraǔe. Dum en la poemoj dediĉitaj al pentraĵoj de Levitan, la poeto kaj la pentristo iusence "kantas" duope, en la aliaj poemoj la poeto "kantas" sole, sed li ja emociiĝas antaǔ la koloroj kaj la formoj de la vivo mem, kiujn per siaj vortoj li "pentras" (aǔ eĉ "filmas", ĉar kutime li aldonas movadon al siaj priskriboj). Li ofte enŝovas priskribojn de odoroj kaj gustoj en siajn versojn, kreante vere vivplenajn pejzaĝojn. Jen ekzemple la suba fragmento el la poemo "Matene ĉe maro":

"Mi per la tuta brust' enspiris en ĉi hor'
Aeron kun odor' de salo kaj de jodo…
Kaj regis ĉirkaǔ mi kvieto kaj silent'
De la senhoma bord' kaj de l'dezerta rodo.

La maro – prapatrin', lulilo de la viv' –
Tenere prenis min por amo kaj kunfluo…
Mi naĝis, kaj la sun' ekŝprucis post montar'
Kaj la malhela spac' ekbrilis tuj per bluo."

Ok el la originalaj poemoj de Giŝpling ariĝas en la poemserio dediĉita al Hamleto. Mi opinias, ke tiuj poemoj ne estas parodioj laǔ la fama teatraĵo de Ŝekspiro. Almenaǔ mi ne sentis ilin kiel parodiojn, sed kiel tute originalajn internajn monologojn jen de la roluloj, jen de la aktoroj kiuj identigas sin kun la ludataj aǔ luditaj roluloj (sed samtempe iomete distanciĝas de ili mense), jen de la spektantoj meditantaj pri la ĝenerala senco de la spektaklo "Hamleto" (rilatante ĝin al la granda spektaklo de la vivo mem). Drameco estas grava eco de multaj poemoj en la libro, sed precipe en tiu ĉi aparta poemserio. Ankaǔ la humuro, ĉeestanta en multaj poemoj de la libro, evidentiĝas tre multe en la poemoj pri Hamleto. Ofte temas pri malgaja humuro, eĉ nigra humuro, kiel ekzemple en la suba fragmento el la poemo "Sur la tombejo", kiun mi elektis por ekzempligi kaj la humuron kaj la dramecon troveblajn en la poemaro de Giŝpling. La rolulo, kiu recitas la sekvan monologon, estas "tombisto gaja apud tomborando", kiu malkovras la kranion de la klaǔno Jorik'. Li diras:

"En longa ĉen' de naskoj kaj ekstermoj
Tombisto estas grava element' –
Li fosas kavon, plu laboras vermoj
Kaj kun la ter' miksiĝas la klient'.

Kaj min kaj vin englutos la mallumo,
Ne helpos jam doktor' nek eliksir',
Vi estas homo, sed vi estos humo…
Do kion fari, mia kara Sir'?"

En tiuj strofoj, oni sentas la humuron kaj la nigran ironion pere de la vorto "klient'", pere de la similsonoraj vortoj "homo" kaj "humo" (kvazaǔ ne estus granda diferenco inter "homo" kaj "humo") kaj eble ankaǔ pere de la vorto "Sir'" – ne nur ĉar ĝi estas neatendita rimo, sed pro la fakto ke ĝi atentigas nin pri la nobla deveno de Hamleto, en cirkonstanco kiam la ideo de nobleco (aǔ ajna interhoma diferenco) jam ne gravas (la antaǔajn vortojn ĵus substrekis la fakton, ke ajna homo estos fin-fine "klient'" de tombisto: "Kaj min kaj vin englutos la mallumo", t.e. la tombisto kaj la princo simile finos; tamen la tombisto zorgas pri la etiketo kaj nomas la princon "Sir'").
Multaj poemoj en tiu ĉi libro havas profundan filozofian dimension (precipe la serio pri Hamleto). En la impresiva longa poemo "Transe", la poeto imagas sin transirante la limon de la vivo, kaj la vojaĝo al la transmondo estas tre vive kaj emociplene priskribita, ĝis la lasta sojlo, kie la espero estas forlasita (laǔ la bone konataj vortoj de Dante, kiu priskribis la plej faman vojaĝon en la transmondon).
Krom 40 originalajn poemojn, la poemaro de Giŝpling enhavas ankaǔ poemojn tradukitajn el la rusa kaj el la germana. Ĉar mi konas nek la rusan nek la germanan, mi ne povas komenti pri la akurateco kaj arteco de tiuj tradukaĵoj. Mi nur povas diri, ke ankaǔ legante tiujn poemojn mi admiris la fluecon kaj la lertecon per kiuj la aǔtoro uzas Esperanton. Aparte plaĉis al mi la poemo "Nebela knabino" de Nikolaj Zabolockij. Mi nenion scias pri la aǔtoro de la originala rusa versio, sed tio ne malhelpis min ĝui la pensigan mesaĝon de la poemo. Zabolockij priskribas "nebelan" knabinon kun ĉarma infana personeco, kaj li konkludas tiel:

"Do kio estas la belec' por ni
Kaj kial ĝin diigas la popolo?
Fiol', en kiu estas nur neni'
Aǔ fajro, kiu flagras en fiolo?"

Mi konkludu tiujn ĉi komentojn dirante ke mi ege admiras kaj la fiolon kaj la fajron de la poemaro "Vespere", ĉar laǔ mi la poemoj estas belaj kaj supraĵe (muziko, koloroj ktp) kaj profunde (ideoj, emocioj ktp). Mi tutkore gratulas la poeton Mikaelo Giŝpling pro lia emociiganta realigo.

Luiza CAROL

“Israela Esperantisto” no 150, somero 2009