Neperfortita historio

recenzo de Marie-France Conde Rey

Dek tagoj de kapitano Postnikov, de Mikaelo Bronŝtejn, Moskvo, Eldonejo “Impeto”, 2010

Verki historian romanon estas tute aparta stilekzerco. La leganto avidas je nerefuteblaj faktoj kaj volas samtempe lerni pri personoj kaj epoko kaj plezuriĝi per enmergiĝo en iaman etoson. La verkisto emas fantazii pri neokazintaj renkontoj kaj neregistritaj dialogoj. Alexandre Dumas; kiu abunde provizis tiun ĝenron en la franca, iam diris: Oni rajtas perforti Historion, kondiĉe ke oni naskigu belan infanon.
Mikaelo Bronŝtein naskis originalan romanon pro tio, sed ne nur. Laŭ mia kono apenaŭ ekzistas historiaj romanoj en nia literaturo, aparte kiam temas pri nia propra historio, kiu longas oficiale nur cent dudek jarojn.
La titolo ja anoncas pri kio temas: kapitano Aleksandr Alekseeviĉ Postnikov (1880-1925), grava peterburga pioniro, kaj ĉirkaŭ li, la rusa esperantistaro, la tutaj rusa kaj esperantista socioj kaj la rilatoj inter la mikro- kaj makrosocioj .
Je la komenco de la legado, mi surpriziĝis kaj eĉ iomete misorientiĝis pro la formo mem de la verko. Ĝi konsistas el kunmeto de multaj eroj, laŭ ordo kiu unuavide ne montras la internan logikon. Preskaŭ ĉiu peco portas indikon pri fonto, loko kaj dato, tiel ke oni povus kontroli la verecon de la informoj. Sufiĉe ofte la dokumentoj estas en la rusa, sed kelkfoje ankaŭ en la angla, la germana aŭ la franca. Tiam la teksto aperas sur duonpaĝa kolumno, kun la esperanta traduko apuda.
Kaj kial do dek tagoj? Ĉar Kapitano Postnikov veturis per la ŝipo "George Washington", en aŭgusto 1910 por partopreni la 6an "Internacian" Kongreson de Esperanto en Waŝingtono, Usono. Li renkontis dum la transoceaniĝo aliajn esperantistojn, inter kiuj "la Majstro". Tiel la aŭtoro enlasas la propran imagpovon por krei la dialogojn kiuj verŝajne povus okazi inter la ĉefaj rolantoj. Tie mi trovis la plej profundan parton de la romano. Postnikov kaj Zamenhof interŝanĝas ideojn pri esperanto, ĝiaj esenco kaj estonteco. Estas fakto, ke la penso de Zamenhof ĝis nun ne estis ankoraŭ sufiĉe esplorata. La interparolo, kvankam fikcia, reeĥas la tiamajn zorgojn kaj demandojn de la iniciatinto kaj de liaj unuaj kunagantoj. En la naŭa tago de la libro, legeblas aludo al la "Esperantista civito". Mi ne scias ĉu Zamenhof fakte uzis tiun esprimon, sed ĝi kongruas kun liaj ideoj kaj kvankam ĝi aspektas avangarda en la romano, ĝi fariĝis nun tute aktuala.
Kunfliki tiom multe da diversaj pecoj por pentri la okazaĵojn kun kialoj kaj sekvoj estas mirinda arto, kiu postulas ankaŭ de la leganto ioman lertecon por salti de anonco al raporto, de poemo al letero, de citaĵo al reklamaĵo, kunmetitaj sen kronologia ordo. La tuto aspektas kiel puzlo: ju pli vi antaŭeniras en la legado, des pli vi kapablas trovi signifon al la jam legataj elementoj, ĝis kiam la lasta peco akre prilumos la preludon.
Sufiĉe facile oni apartigas kio estas historie nekontestebla atesto kaj kio estas "brodaĵo" de la verkisto. Tamen foje envenas dubeto, ekzemple la raportoj kiujn la junaj malriĉaj esperantistoj sendas, preskaŭ kontraŭvole, al la ŝtata sekreta polico en Petersburgo. Ĉu vere la aŭtoro havis antaŭ la okuloj tian skribaĵon? Eble ĝuste la pinto de la arta atingo estas permesi tiun dubon.
Jes, kiel profesia komercisto, Mikaelo Bronŝtejn ofertas, post la deka tago, kroman senpagan tagon, kun tre interesaj aldonoj, inter kiuj artikolo de Anatolo Sidorov pri biografiaj donitaĵoj deAleksandro Postnikov. Aldone sekvas notoj de la aŭtoro, kiu tre (tro) honeste rakontas pri sia verkista tasko. Suplemente aperas rangtabelo pri la rusa hierarkio, ĉu administra, militista, marista kaj eĉ eklezia. Kia utila informfonto por pli detale kompreni la rusan socion!
Nu, mi ne volonte lasis la verkon, alveninte ĉe la lasta paĝo. Mi certas, ke Aleksandro Postnikov meritis tiun kolosan esploron. Ie1 mi enamiĝis al tiu brava kaj ĉarma kapitano. Mi certas ke la verko akiros famon kiel literatura pioniraĵo kaj montros vojon al niaj ontaj esperantistaj "Alexandre Dumas".