ATENTU LITERATURAN KONKURSON

En 2012 “Impeto” havos 20 jarojn. Dum tiuj jaroj la eldonejo aperigis 129 librojn en kaj pri Esperanto. Okaze de la venonta jubileo, ni organizas konkurson de literaturaj recenzoj. Partopreni ĝin povas ajna esperantisto, kiu sendos recenzon pri ajna libro de “Impeto” al la konkursa adreso. Recenzoj povas esti jam publikigitaj, novaj, kun subskriboj de veraj nomoj aŭ de pseŭdonimoj. Ni atendas literaturajn recenzojn, t.e. ke ili unuavice malfermu sencon de la verko aŭ ĝia parto, klarigu problemojn, kiujn levis la aŭtoro, montru aktualecon (aŭ ne) de la verko, faru komparon kun aliaj aŭtoroj.
La konkurso okazos en du etapoj:
1. La venintaj recenzoj estos publikigataj en interreto, kie eblos esprimi sian opinion pri la recenzo kaj aljuĝi poentojn povos iu ajn deziranto.
2. Dum la dua etapo restos nur tri recenzoj, kiuj ricevis pli multe da poentoj. Komenciĝos la sekva etapo de la voĉdonado (la antaŭaj poentoj estos nuligitaj). Same, voĉdoni rajtos ajnaj esperantistoj, kiuj registriĝis ĉe la retejo.
Ankaŭ al la voĉdonado aliĝos redakcioj de “REGo”, “Scienco kaj Kulturo” kaj "Impeto", ĉiu el kiuj povos aljuĝi nur unufoje 5 poentojn al unu el tiuj tri recenzoj.
La plej bonaj recenzoj estos publikigitaj en periodaĵoj “REGo” kaj “Scienco kaj Kulturo”. La aŭtoroj de la plej interesaj recenzoj ricevos de la eldonejo pormemorajn donacojn, la gajninto – 100 eŭrojn.
Recenzoj estas akceptataj nur forme de e-mesaĝo aŭ/kaj alkroĉita al ĝi dosiero al la retadreso: recenzo@impeto.ru ĝis la 15-a de oktobro 2012. La dua etapo komenciĝas la 30-an de novembro kaj finiĝas 10-an de decembro. Pri la rezultoj de la konkurso ni anoncos la 15-an de decembro 2012. La solena celebrado de la gajnintoj okazos decembre 2012 en Moskvo.
Voĉdonado por la recenzoj okazas kadre de paĝaro http://trovu.com/plumo. Tio signifas, ke aŭtoro, sendante la recenzon, aŭtomate konsentas pri ĝia publikigo ĉe la menciita paĝaro.
Atentu, ke pri la aŭtoraj rajtoj zorgas mem sendintoj de la recenzoj. Se la recenzo estis ie antaŭe publikigita, estas bezonata permeso ne nur de la aŭtoro, sed ankaŭ de la ceteraj rajtposedantoj.

Alklaku por vidi paĝon kun la voĉdonado